<!DOCTYPE HTML PUBLIC "-//W3C//DTD HTML 3.2 Final//EN"> <HTML> <HEAD> <META NAME="GENERATOR" CONTENT="SGML-Tools 1.0.9"> <TITLE>Linux-Esperanto-HOWTO: Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj</TITLE> <LINK HREF="Esperanto-HOWTO-15.html" REL=next> <LINK HREF="Esperanto-HOWTO-13.html" REL=previous> <LINK HREF="Esperanto-HOWTO.html#toc14" REL=contents> </HEAD> <BODY> <A HREF="Esperanto-HOWTO-15.html">Next</A> <A HREF="Esperanto-HOWTO-13.html">Previous</A> <A HREF="Esperanto-HOWTO.html#toc14">Contents</A> <HR> <H2><A NAME="s14">14. Esperanto-subteno en internaciigitaj programoj</A></H2> <P>Kelkaj Gnu-programoj kaj aliaj estas internaciigitaj. T.e. iliaj mesagxoj povas aperi en diversaj lingvoj. Tamen la Esperanto-tradukoj de tiuj programoj nur nun estas komencataj. Sed ja vi povas kontroli, cxu en via sistemo ekzistas dosierujo /usr/share/locale/eo aux cxu cxe la fontdistribuoj de viaj programoj estas iuj dosieroj po/eo.po. Se jes, la programoj kapablas montri esperantajn mesagxojn. Por vidi tiujn mesagxojn, vi devas difini la variablon LANG aux LANGUAGE en la cxirkauxajxo de la programo. <P>Por unuopa ordono vi povas ekzemple tajpi tiel: <BLOCKQUOTE><CODE> <PRE> LANG=eo <programo> </PRE> </CODE></BLOCKQUOTE> <P>Aux vi povas dauxre difini la preferatajn lingvojn, se vi metas en vian startskripton ion kiel <BLOCKQUOTE><CODE> <PRE> export LANG=eo:de:en # en bash setenv LANG eo:de:en # en tcsh </PRE> </CODE></BLOCKQUOTE> <P>Tio signifas: lauxeble uzu Esperanton, alikaze la germanan lingvon, aux se ankaux tiu ne estas subtenata de la programo, uzu la anglan. <P>Forumo por la adaptado de linuksaj programoj al Esperanto cetere estas la retposxtlisto eo@li.org, al kiu vi povas aligxi per sendo de la vorto <CODE>subscribe</CODE> en la korpo de mesagxo al <CODE>eo-request@li.org</CODE>. <P> <HR> <A HREF="Esperanto-HOWTO-15.html">Next</A> <A HREF="Esperanto-HOWTO-13.html">Previous</A> <A HREF="Esperanto-HOWTO.html#toc14">Contents</A> </BODY> </HTML>